Reguloj kaj kondiĉoj

Se vi komencas traduki pere de niaj sistemoj, vi aŭtomate akceptas la sekvajn kondiĉojn.

  1. Vi garantias, ke vi havas bonan posedo-nivelon de la lingvo, al kiu vi intencas traduki.
  2. Vi konatiĝis kun niaj gvidlinioj kaj promesas fari vian laboron kongrue kun ili.
  3. Vi tralegis nian privatecan politikon kaj plene akceptas ĝin.
  4. Vi promesas traduki la tekston proksime al la origina. Vi garantias ke vi ne ŝanĝos la sencon de la teksto kaj ne aldonos ion propran, kio mankas en la origina teksto, senpermese.
  5. Kiel uzanto/tradukanto vi transdonas al ni la tutmondan, ekskluzivan, senpagan, transdoneblan, tempe, enhave senliman rajton uzi la kreitan kaj publikigtan de vi enhavon en ĉiuj medioj uzataj de Studio Gaus GmbH. Studio Gaus GmbH rajtas uzi tiun enhavon en ĉiaj manieroj kaj en ĉiuj medioj: publikigi, kopii, reprodukti, ŝanĝi, redakti, distribui, vendi ks.
  6. Kiel uzanto/tradukanto vi garantias, ke la enhavo kiun vi enmetas estas libera de rajtoj de triaj personoj. Vi garantias, ke vi posedas ĉiujn rajtojn bezonatajn por la obeo de tiuj ĉi reguloj por la enhavoj, enmetataj de vi.